ET – суффикс уменьшения
NOVAJ
VORTOJ:
situi demandi helpi gasti aspekti kuiri kuraci bani ripozi dormi etaĝo tempo inter larĝa |
- располагаться - спрашивать - помогать - гостить - выглядеть - готовить - лечить - купать - отдыхать - спать - этаж - время - между - широкий |
tuta tute aparte nun maro multaj mezo kuracloko gazeto ĉirkaŭ loko multe ĵurnalo oportune |
- целый - полностью - отдельно - сейчас, теперь - море - многие - середина - курорт - журнал - вокруг - место - много - газета - удобно |
fotelo fama multenombraj enirejo komuna floro lito ŝranko vesto suda kontraŭ breto necesejo |
- кресло - известный - многочисленные - прихожая - общий - цветок - кровать - шкаф - одежда - южный - против, напротив полка туалет |
Mi loĝas en fama nigromara kuracloko Jalta en strato … en domo
numero … en loĝejo … La strato situas en centro de la urbo. La domo estas
multetaĝa kaj belaspekta.
Mia loĝejo situas en la dua etaĝo. Ĝi estas
triĉambra. La loĝoĉambroj estas: komuna (kiu samtempe estas gastejo
kaj manĝejo), dormejo kaj mia ĉambreto. Krome, en la loĝejo
estas neloĝaj ejoj: enirejo, koridoro, kuirejo, banĉambro kaj
necesejo.
La komuna ĉambro estas granda kaj hela, kun du fenestroj. En la
mezo situas manĝotablo, ĉirkaŭ kiu staras multaj seĝoj.
Ĉe la suda muro staras skribotablo, sur kiu estas telefona aparato. Apud
la skribotablo staras libroŝranko. Inter libroŝranko kaj la
skribotablo staras televida aparato. Kontraŭ ĝi estas oportuna
fotelo. En la ĉambro la tuta familio tagmanĝas, vespermanĝas kaj
ripozas – legas ĵurnalojn, interparolas, rigardas televidajn programojn.
Koloro de la muroj en la ĉambro estas flava.
En la dormejo estas larĝa divano, sur kiu dormas gepatroj. Apud la
pordo oni vidas vestoŝrankon. La ĉambro estas malhela, ĝi havas
nur unu fenestron. Mi havas apartan ĉambron. La mebloj en la ĉambreto
estas modernaj: nur lito, seĝo, gazeta tableto kun magnetofono, bretoj kun
miaj lernolibroj, gazetoj. Sur la muro pendas – fotoj de modernaj ensembloj kaj
geaktoroj.
En la kuirejo ni matenmanĝas. La manĝon kuiras la patrino, mi
helpas al ŝi.
DEMANDOJ:
Kie vi loĝas? En kiu domo? En kiu
loĝejo?
En kiu etaĝo situas via loĝejo? Kia
estas via domo? Loĝejo? Ĉambro?
Ĉu multaj loĝoĉambroj estas en
via loĝejo?
Ĉu vi havas banĉambron? Dormejon? Apartan
ĉambron?
Kie dormas vi? La gepatroj? Gastoj? Kie staras
libroŝranko? Manĝotablo?
En kiu ejo vi matenmanĝas? Lernas?
Kia estas koloro de muroj en via ĉambro?