Mia familio estas granda kaj amika. Ĝi konsistas el la gepatroj,
mi, la frato, du fratinoj kaj la geavoj.
La patron oni nomas Ivan Vasiljeviĉ, do , ni, la gefiloj, havas
patronomon Ivanoviĉ aŭ Ivanovna. Li estas konstruisto, laboras en
uzino. La patrino Marija Dmitrijevna estas profesie instruistino de rusa lingvo
kaj literaturo, sed nun ŝi estas hejmmasrtrino. La frato estas la plej
aĝa el ni, li havas dudekok jarojn. Lia nomo estas Nikolaj, la frato estas
teknikistino. Nun li studas en unstituto koresponde kaj post unu jaro estos
inĝeniero.
La pli aĝa ol mi fratino estas dudekkvinjara, ŝi estas
vendistino en la plej granda en la urbo vendejo. La malpliaĝa fratino lena
estas ankoraŭ dektrijaraĝa, ŝi lernas en sesa klaso. Ŝi
ŝatas lerni.
Kun ni ankaŭ loĝas geavoj – gepatroj de la patrino. La avo
profesie estas kuracisto, la avino – ekonomistino. Nun ili ne laboras.
Mi estas 24-jara fraŭlino, ekskursgvidistino. Mi havas diversajn
hobiojn. Unue, min nun interesas lingvo Esperanto, mi estas komancanta
esperantistino. La lingvon mi lernas nur dum unu monato (pli ĝuste dum
kvin semajnoj). Sed la kurso estas parola, do mi scias jam multajn frazojn en
esperanto, kaj paroletas pli-malpli. Post du monatoj mi finos la kurson.
Min ankaŭ interesas matematiko, historio, sporto, muziko (ĵaza, simfonia, estrada, danca), turismo, kantoj, fotoarto, pentroarto, poezio, literaturo. Mi kolektas poŝtmarkojn (PM), kolorajn bildkartojn (BK), krome, mi estas kolektanto de insignoj kaj diskoj.
1.
Kiu diras, kion li scias,
diras ankaŭ, kion li ne scias. – F. Bekon
2.
Ni scias, kio estas ni, sed
ni ne scias, kion ni povas esti. – Ŝekspiro
3.
Pli bone saĝa malamiko,
ol malsaĝa amiko.
4.
La saĝa scias, kion li
diras, la malsaĝa diras, kion li scias.
NOVAJ
VORTOJ:
do aĝa ol vendi pomo gvidi saĝa diversa dum komenci poŝto doni koresponde |
- значит, следовательно - имеющий возраст - чем - продавать - яблоко - вести, руководить - умный - разный - в течение - начинать - почта - давать - заочно, по переписке |
pli aĝo studi scii semajno mastro pentri ĝuste fini uzino kolekti danci |
- более - возраст - изучать, заниматься - знать - неделя - хозяин - рисовать (кистью) - точно - заканчивать - завод - собирать - танцевать |
unue papilio frato tre la plej konsisti monato hejmo avo insigno hobio fraulo |
- во-первых - бабочка - брат - очень - наиболее - состоять - месяц - дом - дед - значок - хобби - холостяк |