Statuto de Esperanto klubo "Ora Pordego"

Konfirmita

dum la komuna kunsido

de la klubo

la 17-an de Januaro 1999

STATUTO

DE KIJIVA ESPERANTO KLUBO

"ORA PORDEGO"

Kijiv- 1999

DIFINO DE TERMINOJ

"Esperanto" estas la internacia lingvo, iniciatita en 1887 far L.L. Zamenhof kaj uzata por la internacia komunikado.

"Esperantisto" estas la persono, posedanta (uzanta) la lingvon Esperanto.

Kijiva urba Esperanto klubo  "Ora Pordego", poste "la Klubo"  estas la unuigo de esperantistoj de urbo Kijiv.

1. ĜENERALAJ PRINCIPOJ

1.1.   La Klubo estas volontula, nepolitika socia organizaĵo, unuiganta la esperantistojn en
Kijiv.

1.2. La Klubo estas la loka rondeto de Ukrainia Esperanto Asocio.

1.3.  La Klubo efektivigas sian agadon laŭ la Statuto kaj la valida leĝaro de Ukrainio.

1.4. La laborlingvo de la Klubo estas Esperanto.

1.5.     La Klubo reprezentas la interesojn de kijivaj esperantistoj en rilatoj kun aliaj
organizaĵoj en la lando kaj eksterlande.

1.6.     La Klubo kunlaboras kun la esperantistaj primaraj organizaĵoj de Ukrainio, de aliaj
landoj kaj kun la internaciaj organizaĵoj.

2. LA CELOJ, TASKOJ KAJ METODOJ DE ILIA PLENUMADO

2.1.   La ĉefa celo de la Klubo estas unuigi la loĝantojn de Kijiv, kiuj uzas por la
komunikado la lingvon Esperanto, por la kontentigo kaj defendo de iliaj legitimaj sociaj,
ekonomiaj, kreaj, aĝaj, naci-kulturaj, sportaj kaj aliaj komunaj interesoj.

2.2.  La ĉefaj taskoj de la Klubo estas:

2.2.1.       La agado, direktita al solvo de la internacia lingvoproblemo, ebliganta kreadon de
rektaj kaj egalaj eblecoj por ĉiu homo en la intemaciaj rilatoj.

2.2.2.       La unuigo de esperantistoj kaj adeptoj de Esperanto por kunordigi ilian agadon,
ĝeneraligado kaj disvastigado de la sperto, plialtigo de la organiza kaj metodika laborniveloj.

2.2.3.       La konatigo de la urba publiko kun la problemo de internacia lingvo kaj kun ĝia
solvo per Esperanto, kun la karaktero de ĉi tiu lingvo kaj kun ĝiaj eblecoj en internacia
informinterŝanĝo.

2.2.4.       La organizado de lernado de Esperanto por la dezirantoj, perado por plialtigo de la
lingvonivelo kaj por la praktika uzado en la internacia vivo.

2.2.5.       La plifortigo de la interkompreniĝo, la amikeco kaj la evoluo de kulturaj rilatoj kun
la popoloj de aliaj landoj por plifortigo de la paco, la sekureco kaj la kunlaborado pere de la
lingvo Esperanto, la edukado en la etoso de la estimado al sia popolo, al aliaj popoloj.

2.2.6.   La reprezentado  de kijivaj  esperantistoj  en internaciaj  organizaĵoj,  dum la internaciaj kongresoj kaj renkontigoj.

2.3. Por atingo de la celo kaj por plenumado de la supremenciitaj taskoj, la Klubo, kunlaborante kun la urbaj instancoj, kun aliaj sociaj orgamzaĵoj, kun Esperantaj organizaĵoj de Ukrainio, kun la intemaciaj Esperantaj primaraj organizaĵoj:

2.3.1.       Organizas la agadon de esperantistoj de Kijiv, ĝeneraligas kaj disvastigas la
avangardan sperton, fondas specialajn fakojn (komisionojn, sekciojn, bibliotekon, arkivon,
fonotekon ktp).

2.3.2.       Informas per la amaskomunikiloj kaj alimaniere (per la prelegoj, disputoj ktp) pri
la lingvaj problemoj en la nuntempa mondo, pri la agado de esperantistoj en aliaj landoj,
montras la efikon de uzado de la lingvo Esperanto en la intemaciaj kontaktoj.

2.3.3.       Organizas la regulan funkciadon de la kursoj por la lernado de Esperanto kaj por la
plialtigo de la lingva posednivelo de la dezirantoj.

2.3.4.       Eldonas la informbultenon "Kijiva esperantisto".

2.3.5.   Organizas la abonadon de landaj kaj  eksterlandaj  eldonaĵoj,  dediĉitaj  al la
problemoj de internacia lingvo, pri kaj en la lingvo Esperanto.

2.3.6.       Per siaj komisionoj donas al la fakuloj la metodikan, organizan kaj alian helpon por
uzado de la lingvo Esperanto en profesiaj celoj.

2.3.7.       Donas la materialan, metodikan, organizan kaj alian helpon al la membroj de la
Klubo en ilia plenumo de laboro laŭ la temaro de sia direkto.

2.3.8.       Kune kun la interesiĝantaj organizaĵoj organizas la aranĝojn en la urba nivelo (la
konferencojn, seminariojn, renkontiĝojn, festivalojn, tendarojn) kun la vasta partopreno de
esperantistoj.

2.3.9.       Helpas en korespondado de esperantistoj de Kijiv kun iliaj eksterlandaj kolegoj,
helpante al la personaj kontaktoj kaj disvolvigo de la "popola diplomatio".

3. MEMBROJ DE LA KLUBO, ILIAJ RAJTOJ KAJ DEVOJ

3.1. La Klubo havas tri kategoriojn de la membreco: kandidatoj, membroj kaj honoraj
membroj.

3.1.1. En la klubaj arangoj havas rajton partopreni amikoj de Esperanto kun la konsila voĉo.

3.2.     La kandidato en la membro de la Klubo povas iĝi ĉiu civitano, kiu posedas la lingvon
Esperanto aŭ lernas gin, agnoskas la Statuton de la Klubo, partoprenas la agadon de la Klubo
kaj pagas la fiksitajn aliĝ- kaj jarkotizojn de UkrEA.

3.3.     La membro de la Klubo povas igi ĉiu esperantisto, loĝanta en Kijiv, pli aĝa ol 16
jaroj, kiu posedas la lingvon Esperanto, agnoskas la Statuton de la Klubo, partoprenas la
agadon de la Klubo kaj pagas la fiksitajn aliĝ- kaj jarkotizojn de UkrEA.

3.4.     Ciu membro de la Klubo ricevas la membrokarton.

3.5.     La honoraj membroj estas elektataj far la komuna kunveno de la Klubo el la
esperantistoj, kiuj estas famaj per sia scienca, literatura, organiza aŭ alia tipo de agado kaj
kiuj faris gravan kontribuon al la afero de disvastigo de la ideo de internacia lingvo aŭ kiuj
efektivigis iujn aliajn gravajn servojn por la Klubo.
Esti elektitaj kiel honoraj membroj povas
ne nur la civitanoj de Ukrainio, sed la civitanoj de ankaŭ aliaj landoj.

3.6.     La membroj de la Klubo rajtas:

3.6.1. Esti delegitaj al la kongreso, konferenco de la Klubo kun la decida voĉdonrajto, proponi la kandidatojn al ĉiuj elektotaj postenoj, esti elektitaj al ĉiuj elekteblaj organoj de la Asocio.

3.6.2.       Partopreni ĉiujn aranĝojn de la Asocio.

3.6.3.       Turni sin al la organoj de la Klubo kun proponoj koncerne al la agado de la Klubo
kaj ties organoj.

3.6.4.       Laŭbezone esti delegitaj al la internaciaj aranĝoj de esperantistoj, kaj ankaŭ al la
Esperantaj aranĝoj organizitaj far la naciaj Esperantaj organizaĵoj.

3.6.5.       Ricevadi la informajn eldonaĵojn de la Klubo kaj UkrEA.

3.7.  La membroj de la Klubo devas:

3.7.1.       Obei la Statuton de la Klubo.

3.7.2.       Plenumi la decidojn kaj la rezoluciojn de la komuna kunveno de la Klubo.

3.7.3.       Kontribui al la disvastigado de la lingvo Esperanto per ĉiuj eblaj rimedoj.

3.7.4.       Konstante perfektigi siajn lingvosciojn.

3.7.5.       Regule pagi la kotizojn, fiksitajn por la membroj de la Asocio.

3.7.6.       Zorgeme trakti la propraĵon de la Klubo, stimuli la plifoitigadon de ĝia materiala bazo.

3.8.   La membroj de la Klubo povas eksigi el la Klubo,  prezentinte la konvenan petskribon al la prezidanto.

3.9.  La kandidatoj kaj la membroj de la Klubo, kiuj ne obeas tiun ci Statuton aŭ per sia agado kaŭzas la materialan aŭ la moralan malprofiton al la Klubo, povas esti eksmembrigitaj el la Klubo far la komuna konveno de la Klubo.

4. GVIDORGANOJ DE LA KLUBO

4.1.      La supera organo de la Klubo estas la komuna kunveno, kunvokata ne pli malofte ol unu fojon jare. La komuna kunveno estas plenrajta, se ĝin partoprenas ne malpli ol duono de lamembroj.

4.2.      La decidan voĉon en la komuna kunveno havas nur la membroj de la Klubo. La kandidatoj, honoraj membroj kaj amikoj de Esperanto rajtas partopreni la komunan kunvenon kun la rajto de la konsilanta voĉo.

4.3.      La ekstervica komuna kunveno de la Klubo povas esti kunvokita laŭ la decido de la prezidanto, estraro kaj ankaŭ laŭ la postulo de ne malpli ol duono de membroj de la Klubo.

4.4.      La komuna kunveno de la Klubo :

 

4.4.1.       Per la malkaŝa voĉdonado per la simpla voĉplimulto konfirmas (akceptas) la Statuton de la Klubo kaj, laŭbezone, enigas en ĝin la ŝanĝojn kaj amendojn.

4.4.2.       Aŭskultas la raportojn de la prezidanto, de la komisiitoj kaj pritaksas ilian laboron dum la raporta periodo.

4.4.3.       Elektas la prezidanton de la Klubo per la sekreta voĉdonado el la membroj de la Klubo.

4.4.4.       Per la malkaŝa voĉdonado elektas la estrojn de la komisionoj.

4.4.5.       Determinas la ĉefajn direktiojn de la agado de la Klubo por la sekvanta periodo.

4.4.6.       Akceptas la decidojn pri la aliĝo de la Klubo al iuj ajn organizaĵoj, kies agado helpus al la plenumo de la Statut-decidoj de la Klubo.

4.4.7.       Elektas honorajn membrojn de la Klubo.

4.4.8.       Akceptas novajn membrojn en la Klubo laŭ iliaj skribitaj aliĝpetoj. Tion rajtas fari ankaŭ la kvoruma klubkunsido.

4.4.9.       Plenumas aliajn gravajn taskojn enkadre de sia kompetenteco.

4.5.  La estraro

4.5.1.       Kompilas la laborplanojn de la Klubo kaj respondecas pri ilia realigo.

4.5.2.       Inter siaj membroj elektas la vicprezidanton de la Klubo.

4.5.3.       Solvas ĉiujn aktualajn demandojn de la agado de la Klubo.

4.5.4.       La vicprezidanto de la Klubo kaj la membroj de la estrearo gvidas la plej ĉefajn direktojn en la funkciado de la Klubo.

4.5.5.       La vicprezidanto de la Klubo plenumas la taskojn de la prezidanto dum foresto de la prezidanto.

4.6.  La prezidanto :

4.6.1.       Realigas la decidojn de la komuna kunveno dum la periodo inter iliaj kunsidoj.

4.6.2.       Preparas kaj kunvokas la kunsidojn de estraro, de la membroj de la Klubo kaj la komunajn kunvenojn.

4.6.3.       Gvidas la eldonan agadon de la Klubo.

4.6.4.       Informas la publikon de Kijiv, de aliaj regionoj de Ukrainio, de aliaj landoj pri agado de la Klubo.

4.6.5.   Analizas la mesaĝojn de esperantistaj kolektivoj kaj de apartaj esperantistoj konceme la agadon de la Klubo.

4.6.6.  Solvas ĉiujn aktualajn demandojn de la agado de la Klubo.

5. JURA STATO

5.1.     La Klubo estas loka rondeto de la Ukrainia Esperanto Asocio.

5.2.     La Klubo povas esti likvidita laŭ la decido de komuna kunsido de la Klubo, kondiĉe ke ĝin partoprenis almenaŭ du trionoj de membroj kun plimulto de almenaŭ du trionoj de voĉoj.

5.3.     Okaze de likvido de la Klubo la juraj kaj propraĵaj demandoj estas solvataj per la likvida komisiono de la Klubo.